El Popola ?inio>頭條新聞>

Aziaj landoj kandidatis por mondaj hereda?oj

| 2019-06-25
Bookmark and Share

 Arkeologiaj ruinoj de Liangzhu-urbo


?i-jare estas entute 37 kandidataj programoj pri mondaj hereda?oj. Inter ili estas 13 el Azio, inkluzive de dek kulturaj hereda?oj kaj tri naturaj. Krom ?inio, anka? Irako, Birmo, Barejno, Azerbaj?ano, Barato, Laoso, Japanio, Indonezio kaj Sud-Koreio prezentis peticiojn pri kulturaj hereda?oj. Irano kaj Tajlando kandidati?is respektive per hirkania arbaro kaj la arbaro Kaeng Krachan por naturaj hereda?oj.


Karbominejo en Ombilin, kandidatigita de Indonezio, situas en okcidenta Sumatro kaj inkludas minejon, havenan karbokonservejon kaj fervojon ligantan la du lokojn. La minejo konstruita en la fino de la 19a jarcento da?re funkciis ?is 2002. ?ia industria sistemo montras la teknikan novigon kaj kulturajn inter?an?ojn en la pasintaj cent jaroj. Espereble, ?i fari?os la unua industria monda hereda?o en sudorienta Azio.


?tatnivela mar?eja naturrezervejo de raraj birdoj en Yancheng


Pozitiva petado pri mondaj hereda?oj montras, ke aziaj landoj, per altigo de sia reputacio pri kulturaj kaj naturaj hereda?oj, kune anta?enigas kulturan identecon de Azio.


Orient-aziaj landoj agas kiel anta?e en la peticiado. Sud-Koreio elektis na? el ekzistantaj 637 akademioj kaj elmetis "nov-konfuceajn akademiojn". Japanio prezentis "grupon Mozu-Furuichi Kofun: tumuloj de antikva Japanio". ?inio petis du programojn: "arkeologiaj ruinoj de Liangzhu-urbo" kaj "rezervejo por migraj birdoj la? la marbordo de Flava Maro kaj Bohai-golfo de ?inio (unua fazo)". 


Redaktoro: Liu Zijia


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
3d专业版100走势图带连线