El Popola ?inio>頭條新聞>

Zhang Yuan funkciigas retbutikon en montaro

| 2019-06-27
Bookmark and Share

Zhang Yuan, naski?inta en 1986, kelkfoje aran?is bankedon por samvila?anoj anta? la servo-centro por interreta komerco por diskonigi sian vila?an retbutikon. 


Zhang Yuan ?e lokaj agrikultur-produkta?oj (fotita de Han Xinhao)


Zhang Yuan iam estis kuiristo en Pekino. En 2015, li rezignis sian laboron kaj revenis al sia devenurbo por fondi sian propran entreprenon. Post trejnado gvidita de la loka registaro, li malkovris, ke interreta komerco estas bona ?anco: li povas labori kiel peranto de vila?a retbutiko kaj forvendi la agrikulturajn produkta?ojn de la samvila?anoj.


La hejmloko de Zhang Yuan estas en la gubernio Fengdu, sub la municipo Chongqing en sudokcidenta ?inio. Tie, 99% de la teritorio estas en montaro, kaj estas malfacile por lokanoj voja?i eksteren. Pro tio, la vila?oj estas iom izolitaj, kamparanoj malmulte scias pri la merkato, do la lokaj produkta?oj ne povis esti forvenditaj kontra? bona prezo. Ili povis nur nutri porkojn per la postrestantaj produkta?oj.


Preska? la tuta gubernio situas en montaro. La trafiko estas maloportuna. (fotita de Shen Xiaoning)


"Kial ne kolekti la produkta?ojn kaj vendi ilin interrete post ta?ga pakado?" Tiu ideo venis al Zhang Yuan.


La vila?o de Zhang Yuan produktas kukurbon. Por gvidi vila?anojn multe kreskigi la kukurban specon kiu ta?gas por reta vendado, li transpasis montojn kaj montojn kun semoj surdorse portitaj. Li senpage disdonis la semojn al vila?anoj kaj liveris al ili servojn pri teknikoj. Komence vila?anoj pridubis, ?u ili vere sukcesus forvendi la kukurbojn, "?ie trovi?as kukurboj, kial oni a?etas ilin de ni?" Zhang Yuan memfide diris: "Mi faras vendadon la? mia plano por pruvi mian ideon ?usta." Pro lia ?usta ju?o pri la merkato, en somero 2018, la kukurboj de li kolektitaj estis rapide venditaj en lia retbutiko. La mendiloj e? superis 200 tage. ?i-jare, multaj kamparanoj petis de li semojn kaj teknikajn klarigojn.


Servo-centro por interreta komerco de Zhang Yuan (fotita de Shen Xiaoning)


La entreprenado de Zhang Yuan profitas de teknika subteno de la loka registaro. Nun, krom la kukurboj, en lia retbutiko estas anka? batato, arakido, rizo, piro kaj aliaj lokaj produkta?oj. La loka registaro, por liberigi vila?anojn de malri?eco per vendado de agrikulturaj produkta?oj, provas starigi servan reton por retkomercado, kaj kura?igas junajn kaj viglajn vila?anojn labori kiel perantoj de retkomerco. La peranto respondecas pri registrado de agrikulturaj produkta?oj kaj ser?ado de vend-kanaloj. Samtempe, la peranto anka? servas kiel ekspedisto, kiu devas transporti la produkta?ojn de sia vila?o al la lo?istika centro de la gubernio. Anta?e, ekspresaj po?ta?oj postulis 3-5 tagojn por iri inter la gubernio kaj la vila?oj, sed nun ili povas atingi la cellokon en 2 tagoj. Tio estas grava kontribuo por la reali?o de loka retkomerco.


Redaktoro: Xie Ruifeng


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EP? en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
3d专业版100走势图带连线